Nia vojago en Esperanto

Cette page est écrite en langue internationale Espéranto. Cette langue, apprise au cours de notre tour du monde, en complément de l’anglais et de l’espagnol, s’est révélée être un « plus » extraordinaire pour rencontrer les hommes dans tous les pays. Pour en savoir plus sur cette langue et son utilisation, reportez-vous à la page : Les voyages / Huit ans autour du monde / Communiquer : les langues.

esperant flag

Onidire ni vivas kun la piedoj sur la tero kaj la kapo en la steloj. Nia pasio : vojaĝi por forĝi la animon kaj grandiĝi en humaneco. Ni ja trairis la mondon dum ok jaroj, dividante la ĉiutagan vivon de la familioj en diversaj kontinentoj, interŝanĝante nian laboron kontraŭ ŝirmo kaj manĝo. Nun la vojaĝa aventuro pludaŭras kun niaj gefiloj, Vincent kaj Sarah. Unue sur la karpataj padoj de Rumanio por kvar-monata piedmigrado kun azenoj portantaj la pakaĵojn kaj infanojn. Poste sur la vojoj al Santiago de Kompostelo en Hispanio : 1 500 kilometroj piede laù la antikvaj vojoj de tiu miljara pilgrimado.

Nun ni estas profesiaj prelegistoj pri vojaĝoj.

Ni parolas plurajn lingvojn, inter ili Esperanton, kaj ni fariĝis ardaj advokatoj de la internacia lingvo. Pere de niaj prelegoj kaj libroj, multaj personoj malkovras Esperanton. La lingva problemo ne estas la kerno de niaj publikaĵoj, sed tute nature eniras la rakontojn. Tiel la publiko konsciiĝas pri la lingvo pere de nia alloga sperto. Jam multaj spektantoj kaj legantoj niaj eklernis la esperantan lingvon.

Jen kelkaj ekzemploj (en la franca)

- J’ai lu votre livre que j’ai trouvé à la bibliothèque du quartier, offert par le centre Espéranto… Après l’avoir lu, mon fils veut se lancer dans l’apprentissage de l’espéranto…

- Grâce à votre expérience, je me suis rendue compte de l’utilité de l’espéranto. Je l’ai appris pendant un an et maintenant je corresponds avec deux Africains.

- Curiosité et émotion à la lecture de votre livre qui me laisse désireuse et convaincue d’apprendre l’espéranto.

Por la franc-parolantoj, vidu la paĝojn « Livres » kaj « Conférences »

Por la esperanto-parolantoj

Cliquez sur l'image pour ouvrir
Cliquez sur l'image pour ouvrir

Nia libro pri la mondvojaĝo estas tradukita en esperanton kaj aperis unue sub la titolo « Ili vivis sur la tero – Ok jaroj da migrado ĉirkaù nia planedo ». La dua eldono, nun disponebla, aperis sub la titolo "Ok jaroj ĉirkaù la mondo". El esperanto ĝi publikiĝis en la pola kaj ĉeĥa lingvoj.

Niaj aùdvidaj prelegoj « Ok jaroj ĉirkaù la mondo » kaj « Sur la vojoj al Kompostelo » ekzistas en esperanto por vivigi viajn kongresojn, renkontojn…

Kontakto : Maryvonne kaj Bruno ROBINEAU – Le Moulin Boireau – 49270 Landemont - Francio

Tel-fax 02 40 98 78 76 – Cet e-mail est protégé contre les robots collecteurs de mails, votre navigateur doit accepter le Javascript pour le voir

Por ricevi la libron «Ok jaroj ĉirkaù la mondo » 

- Por la Francoj : bonvolu sendi la mendilon al la ĉi-supra adreso kun via pago. Ni povas ankaù sendi ĝin rekte al viaj amikoj en aliaj landoj. Bonvolu tiam indiki la ĝustan adreson de la ricevonto. Mendilo trovebla cxe la boutique/ mendi en esperanto

- Por loĝantoj ekster Francio, bonvolu mendi rekte cxe UEA.